Sándor Bedő (agronomo)

hungara agronomo

Sándor Bedő [ŝAndor bedO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bedő Sándor estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Sándor Bedő
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1935 (1935-02-17)
en Törökszentmiklós
Morto 6-an de aŭgusto 2012 (2012-08-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Georgikon • Keszthely Agricultural University‏
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Sándor Bedő[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1935 en Törökszentmiklós, li mortis la 6-an de aŭgusto 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Bedő maturiĝis en gimnazio en Cegléd en 1954 kaj akiris agronomian diplomon en Agrikultura Akademio (Keszthely) en 1962. Post la diplomo li estis helpanto de la akademia bestokuracisto, poste li havis plurajn statusojn en la akademio, fine asistanto (1962–1967) kaj lektoro (1967–1970). Intertempe li doktoriĝis en 1964 en Agronomia Universitato (Gödöllő). Li estis docento de la Agrikultura Altlernejo (Kaposvár) ekde 1972, post jaroj jam katedrestro. Inter 1976 kaj 1981 li havis postenojn aŭ en ministerio, aŭ en entreprenoj, poste li revenis al la instruado en instituto pri bredado en Universitato Gödöllő (lektoro (1981–1984), docento (1984–1992), profesoro (1992–2001), fine li estis institutestro ekde 1995). Li kandidatiĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis memormedalon en 1999. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A borjak téli vitaminellátása (1961)
  • A különböző szintű táplálóanyag-ellátás hatása a magyartarka bikaborjak... (1973)
  • Einfluss von pflanzenölhaltigen Milchfettaustauschern mit unterschiedlicher Fettsuerenzusammensetzung auf die Nahrstoffverdaulichkeit bei jungen Kälbern (kunaŭtoro, 1974)
  • Juhtenyésztés (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1986)
  • Szarvasmarha, juh, ló (kunaŭtoro, 1995, 2003)
  • Általános állattenyésztéstan (studenta lernolibro, 1996)
  • Analysing Reproduction Ability of Rams (1998)
  • A borjak és a növendék üszők felnevelése (monografio, kunaŭtoro, 2009)
  • A különböző tejtermelésű holstein-fríz tehenek ivóvízfogyasztása (2010)

Liaj disertaĵoj redakti

  • Adatok az itatásos módszerrel nevelt borjak anyagforgalmához (1963)
  • A pillangós takarmányok erjesztéses tartósítása (1981)

Fontoj redakti

Referencoj redakti