Sándor Dillesz [ŝAndor diles], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dillesz Sándor Erazmus Nepomuki János estis hungara prokuroro, nobela juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis dicskei.

Sándor Dillesz
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de marto 1835(nun 1835-03-14)
en Hungario Verebély (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 28-an de julio 1907
en Hungario Nyitrazsámbokrét (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologoakuzisto • oficisto
vdr

Sándor Dillesz[1] naskiĝis la 14-an de marto 1835 en Verebély, (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Vráble en Slovakio) li mortis la 28-an de julio 1907 en Nyitrazsámbokrét (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Žabokreky nad Nitrou en Slovakio).

Biografio redakti

Sándor Dillesz akiris juran diplomon, poste li laboris en la ŝtata administracio. Li estis ĉefprokuroro de Bars, poste distrikta nobela juĝisto (1890 - 1894). Intertempe en 1869 li edziĝis. En la sama jaro li fondis muzeon en Aranyosmarót, kies materialo konsistis ĉefe el propraj kolektoj. Kiel amatora arkeologo li verkis plurajn historiajn artikolojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Barsvármegye 1686-ban (1886)
  • Bars vármegye őskora (1903)

Fontoj redakti

Referencoj redakti