Sándor Dudás (skulptisto)
Sándor Dudás [ŝAndor dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás Sándor estis hungara skulptisto, medalisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Sándor Dudás | |
---|---|
Sándor Dudás en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1948 (76-jaraĝa) en Baĉka Topola |
Lingvoj | serba |
Ŝtataneco | Hungario • Jugoslavio • Serbio |
Alma mater | Academy of Fine Arts, University of Zagreb |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Sándor Dudás [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1948 en Bačka Topola (Jugoslavio).
Biografio redakti
Sándor Dudás apartenis al la hungara minoritato en Vojvodino. Li studis en la belarta akademio de Zagrebo inter 1976-1981. Liaj majstro estis Želimir Janeš. Post la diplomo li ekinstruis en sia naskiĝurbo, krome li estis fasonisto en la loka meblouzino kaj li kreis medalojn. Li translokiĝis al Hungario en 1992. Post 2 jaroj li gvidis en Csongrád (urbo) la artistkolonion. Inter 1994 kaj 2000 li instruis en altlernejoj de Darmstadt kaj Passau. Li ricevis serbajn kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon, kiu plurfoje naskis.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Iserlohn (1986)
- Szentes (1988)
- Hódmezővásárhely (1988, 1990)
- Budapeŝto (1994)
- Csongrád (1996, 207)
- Bačka Topola (2010)
- Kecskemét (2015)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Fabelisto
-
Poeto kaj pentristo
-
Vuk Krivaja
-
Hungaraj martiroj
Elektitaj medaloj redakti
-
Sándor Dudás
-
András Hangya
-
Defendo kontraŭ inundo
-
Francisco Almeida
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- aprezo Arkivigite je 2018-12-18 per la retarkivo Wayback Machine