Sándor Gesell [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gesell Sándor estis hungara geologo, inĝeniero pri minado. Lia nobela antaŭnomo estis terebesfejérpataki ekde 1910.

Sándor Gesell
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de majo 1839(nun 1839-05-08)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la  24-an de novembro 1919(nun 1919-11-24)
en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario
Ŝtataneco nekonata valoro
Okupo
Okupo geologo
vdr

Sándor Gesell[1] naskiĝis la 8-an de majo 1839 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 24-an de novembro 1919 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

Biografio redakti

Sándor Gesell maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1858, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1862. Post la diplomo li eklaboris en Transilvanio, sed en 1864 li plulernis en geologia instituto de Vieno (Geologische Reichsanstalt) kaj iomete en Universitato de Vieno, poste li studvojaĝis al Bohemio kaj Silezio. Hejmenveninta li laboris precipe en minejoj de Transilvanio. En 1879 li estis nomumita mineja konsilisto, en 1892 reĝa mineja ĉefkonsilisto. Inter 1880-1883 li laboris en Selmecbánya, poste li estis ĉefgeologo en Budapeŝto en la geologia instituto. Li pensiuliĝis en 1908. Li ricevis premiojn en 1897 kaj 1902. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Das Braunkohlenvorkommen bei Gran in Ungarn (1874)
  • Máramarosmegye geológiai viszonyai, tekintettel az értékesíthető ásványok fekvő helyeire (1881)
  • Mű- és építőipari tekintetben fontosabb magyarországi kőzetek részletes katalógusa (kun Ferenc Schafarzik, 1885)
  • Barnaszén és tőzeg Árvamegyében (1892)
  • A magyar korona országai területén mívelésben és feltárófélben lévő nemesfém, érc, vaskő, ásványszén, kősó és egyéb értékesíthető ásványok előfordulási helyei (kun János Böckh, 1898)
  • A Csermosnyapatak Dernő és Lucska közé eső részének földtani viszonyai, északra a megye határáig (1904)

Fontoj redakti

Referencoj redakti