Sándor Havas [ŝAndor havaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havas Sándor estis hungara oficisto, notario, arkeologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis gömöri.

Sándor Havas
Sándor Havas 1893
Sándor Havas 1893
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de majo 1822(nun 1822-05-05)
en Hungario Felsőmicsinye (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 2-an de novembro 1894
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Sándor Havas
Okupo
Okupo politikistoadvokatoarkeologoinstruisto
vdr
Memortabulo pri Sándor Havas

Sándor Havas[1] naskiĝis la 5-an de majo 1822 en Felsőmicsinye (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Horná Mičiná en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1894 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Sándor Havas akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1842. Post 2 jaroj li estis subnotario en municipo de Pest (urbo). Dum la hungara revolucio de 1848 li laboris en la ĵus fondita ministerio de István Széchenyi. Dum la komenciĝinta liberecbatalo li estis memvola soldato kontraŭ la serbaj trupoj, poste la juĝejo ne kondamnis lin. En la sekvaj jaroj li estis nobela juĝisto aŭ li havis jurajn postenojn province, nur ekde 1862 en Buda aŭ urbo Pest. Ekde 1867 li denove havis postenon en reestablita ministerio, fine li estis subministro. En 1875 li emeritiĝis, poste li pli energie okupiĝis pri arkeologio, sed li ankaŭ instruis en la universitato. Li estis pioniro de arkeologiaj esploroj en Aquincum.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vidravadászat (1858)
  • A magyar állam szervezete és közigazgatása (1868)
  • Quelques mots sur la statistique militaire (1874)
  • A budai vár falai és bástyáinak leásatása (1888)
  • Budapest régiségei (1891-1893)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1911) [1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti