Sándor Kovács (luterana episkopo)

Sándor Kovács [ŝAndor kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Sándor estis hungara episkopo, altlerneja instruisto.

Sándor Kovács (luterana episkopo)
Sándor Kovács (luterana episkopo). 1936
Sándor Kovács (luterana episkopo). 1936
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1869 (1869-05-20)
en Nagyveleg
Morto 31-an de marto 1942 (1942-03-31) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo luterana pastoro • historiisto de kristanismo
vdr

Sándor Kovács[1] naskiĝis la 20-an de majo 1869 en Nagyveleg, li mortis la 31-an de marto 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Kovács maturiĝis en 1888 en liceo de Sopron, poste li studis teologion en la sama urbo, poste en Luterana Teologia Akademio (Pozono). En la studjaro 1893 li studis en Halle, poste du jarojn en Reĝa Universitato de Pest, sed intertempe en 1894 li iĝis luterana pastro. Ekde 1896 li instruis en la Teologia Akademio, kie en 1907 atingis la instruan rangon profesoro. Depost fondo de Ĉeĥoslovakio li instruis en Budapeŝto, ekde 1923 en fakultato en Sopron. En 1935 li estis elektita luterana episkopo, ankaŭ pastro de Sámsonháza, poste li jam ne instruis. Li estis episkopo ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A soproni ev. lyceumi Magyar Társaság története 1790–1890 (1890)
  • I. Rákóczy György és a pápás renaissance (1899)
  • Prot. nemzeti költészet (1904)
  • Mária útja (1912)
  • A hit pajzsa (1916)
  • A haladás törvénye a keresztyénség történetében (1928)
  • Püspöki székfoglaló beszéd (1935)

Fontoj redakti

Referencoj redakti