Sándor Révész
Sándor Révész [ŝAndor rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Sándor estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, kantisto, tekstopoeto). Lia unua edzino estis Sarolta Zalatnay.
Sándor Révész | |
---|---|
Sándor Révész en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Sarolta Zalatnay |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Sándor Révész[1] naskiĝis la 24-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Révész akiris permesilon por kantadi en aĝo 16, poste li apartenis al pluraj ŝlagrorkestroj. Liaj plej grandaj sukcesoj ligiĝas al orkestro Piramis inter 1975-1981, kie lia kantovoĉo estis tutlande konata. Li laboris eksterlande inter 1981-1984. Hejmenveninta li registris lian unuan memstaran sondiskon. Baldaŭ li retiriĝis kaj vivis en Ásotthalom. En 1992 li reiris al la kantista vivo. Li ricevis premiojn inter 1976-2012. Li edziĝis kvinfoje, nur la lasta edzino naskis filinon.
Elektitaj koncertoj redakti
- Palaco de Artoj (2010)
Elektitaj memstaraj muzikalbumoj redakti
- Révész Sándor (1985)
- Révész 1993 (1993)
- Változtam (2003)
- Révész, 60 (KD, 2013)
Elektitaj ŝlagroj [1] redakti
Kiel kunkomponisto redakti
- A becsület
- Kóbor angyal
- Őszintén akarok élni
Kiel tekstopoeto redakti
- Ha volna két életem
- Szállj fel magasra