Sándor Szekeres-Lukács
Sándor Szekeres-Lukács [ŝAndor sekereŝ-lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekeres-Lukács Sándor estis rumania hungara oficisto. Lia origina familia nomo estis Szekeres.
Sándor Szekeres-Lukács | |
---|---|
Sándor Szekeres-Lukács | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szekeres Sándor |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1954 (69-jaraĝa) en Sângeorgiu de Pădure |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | advokato • legal author |
Sándor Szekeres[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1954 en Sângeorgiu de Pădure (Rumanio).
Biografio redakti
Sándor Szekeres-Lukács apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en gimnazio en Sovata en 1973, poste li soldatiĝis, pli poste li akiris diplomon en Universitatea Babeș-Bolyai. Post siaj studoj ekde 1981 li estis ŝtata oficisto aŭ li faris plurajn jurajn laborojn en Rumanio. Dum agonio de la socialismo (1989) li translokiĝis al Hungario, kie li faris similajn oficistajn laborojn. Li pensiuliĝis en 2018. Li edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1979 kaj 1984. Li verkis historiajn studojn, artikolojn pri Transilvanio.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Gyűjtéstől az előadásig (Kolozsvári székely tánccsoport) (1980)
- A magyar rovásírásról (1996)
- Kodáros kincsei, Fejezetek Felsősófalva és a Székely-Sóvidék történelméből (2002)
- Székely Mózes, Erdély székely fejedelme (2007)
- Rovásírásos múltunk feltárása (2012)
- Az erdélyi fejedelem udvari főszakácsmestere: Szakács Tudomány 1580-ból (2018)