Sándor Zöld

hungara kuracisto, politikisto

ZÖLD Sándor (zeold) estis hungara kuracisto, ministro por internaj aferoj naskita en Nagyvárad la 19-an de majo 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de aprilo 1951.

Sándor Zöld
Persona informo
Zöld Sándor
Naskiĝo 19-an de majo 1913 (1913-05-19)
en Oradea
Morto 20-an de aprilo 1951 (1951-04-20) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Debrecen vd
Partio Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto • internisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sándor Zöld havigis diplomon en Debrecen. Li jam kiel studento estis ano de la eksterleĝa komunista partio ekde 1932. Li estis unu el organizintoj de la Marta Fronto de Debrecen kaj redaktoro de revuo Tovább. Ekde 1942 li estis kuracisto en la malsanulejo de Berettyóújfalu. Ekde decembro de 1944 li estis ano dela Provizora Landkunveno, ŝtatsekretario por internaj aferoj. En 1946 li estis partisekretario de komisiono de Grandszeged, deputito de departemento Csongrád-Csanád. Post la unuiĝa kongreso de partioj oni elektis lin la Centran Komitaton de la partio kaj en la samam jaro oni nomumis lin ŝtatsekretario por internaj aferoj. Inter 23-a de junio 1950 kaj 20-a de aprilo 1951 li estis ministro por la internaj aferoj, ano de Politika Komitato. En 1951 laŭ eltrovitaj akuzoj oni volis aresti lin, sed li sinmortigis antaŭ la aresto.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]