Sándor Zsótér
Sándor ZSÓTÉR [ŝAndor ĵOtEr], hungare Zsótér Sándor estas hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj altlerneja instruisto.
Sándor Zsótér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1961 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Gaál |
Okupo | |
Okupo | aktoro • scenaristo • dramaturgo • ludisto • filmreĝisoro • filmaktoro |
Sándor Zsótér naskiĝis la 20-an de junio 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Zsótér studis en Teatra Altlernejo en Budapeŝto inter 1979-1983, poste li aliĝis al Teatro Hevesi Sándor. Poste li laboris en Teatro Szigligeti (Szolnok), Teatro Radnóti, Teatro de Nyíregyháza. Ekde 1992 li ekreĝisoradis en Nacia Teatro (Miskolc), poste ankaŭ en aliaj teatroj ekde 1996. Li instruas en la menciita altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj filmoj (elekto) redakti
- 17 kinejaj filmoj inter 1980-2007, ekzemple Szerencsés Dániel, 1983; Sensorteco, 2005
- 7 televiziaj filmoj inter 1983-1986, ekzemple Klapka légió, 1983
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Pericles; Somermeznokta sonĝo; Charlotte Brontë: Jane Eyre; Henrik Ibsen: Peer Gynt; Friedrich Schiller: Maria Stuart; József Katona: Bánk (banuso)