Sándor Zsoldos

hungara kuracisto, politikisto

Sándor Zsoldos [ŝAndor ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsoldos Sándor estis hungara ministro, kuracisto.

Sándor Zsoldos [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1907 en Pécs. Li mortis la 1-an de februaro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Zsoldos akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1931, poste li kuracadis en diversaj vilaĝoj. En 1945 li aliĝis al la socialdemokratoj. Post la 2-a mondmilito li estis hospitalestro en Marcali, post jaroj ĉefkuracisto de Somogy. Inter 1953 ĝis 1955 li estis ministro pri sano. Li strebis multe kontraŭ epidemioj. En 1954 li ricevis ŝtatan premion.

Fontoj redakti