Sári FEDÁK [ŝAri], hungare Fedák Sári, (laŭ plena nomo Fedák Sarolta Klára Mária) estis populara kaj legenda hungara aktorino. Sári estas karesnomo de Sarolta.

Sári Fedák
Persona informo
Naskonomo Fedák Sarolta Klára Mária
Naskiĝo 27-an de septembro 1879 (1879-09-27)
en Berehove
Morto 5-an de majo 1955 (1955-05-05) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ferenc Molnár
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • kantisto
vdr
Sári Fedák

Sári Fedák naskiĝis la 26-an de oktobro 1879 en tiam hungara urbo Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio). Ŝi mortis la 25-an de majo 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sári Fedák frekventis aktoran lernejon en Budapeŝto kaj komencis sian karieron en 1900. Ŝi precipe roladis en operetoj, ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Vieno, Berlino, Parizo, Londono eĉ en Usono. En 1904 ŝi ludis ĉefrolon de Pongrác Kacsóh: Johano la Brava, poste ŝi faris tion 574-foje! En 1919 ŝi propagandis por Hungara Sovetrespubliko, tial ŝi rifuĝis al Vieno kaj revenis en 1923. En 1944 en germana radio faris propagandon por la milito, tial ŝi estis poste kondamnita kaj ŝi ne plu roladis.

Menciindaĵoj redakti

  • en 1928 ŝi verkis membiografion
  • en 1998 budapeŝta teatro prezentis teatraĵon pri Fedák
  • en la supre menciita opereto "Johano la Brava" ŝi ludis ĉefrolon Johano, kiel virorolo

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio