Sárisáp (ŝAriŝAp) estas karbominista vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.

Blazono de Sárisáp

Bazaj informoj redakti

Sárisáp situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tokod troviĝas 10 km-ojn, Esztergom kaj Piliscsaba 20–20 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua mencio devenis el 1193 en formo Sap. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la turka erao hungaroj, germanoj kaj slovakoj refondis la vilaĝon. En la 17-a jarcento oni trovis brunan karbonon. En 1946 pro loĝantarŝanĝo slovakoj parte hejmenvenis. Nuntempe la minado ĉesis.

Vilaĝservoj estas 3 kuracejoj, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti