Sárkeresztes [ŝArkeresteŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. La loknomo estas hungare: koto-kruca.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sárkeresztes situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ la ĉefvojo Székesfehérvár-Mór. Székesfehérvár troviĝas 5 km.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de neolitiko. La unua konata popolo, kiuj loĝis tie, estis la keltoj. La unua mencio devenis el 1193 en formo "Borz", tiam la reĝino donacis tiujn kampojn al krucmilitistoj. En 1449 kaj 1499 vicpastro de Fehérvár senrajte okupis la vilaĝon kun la bienoj. En 1543 la krucmilitistoj forfuĝis pro la turkoj, la kampoj poste apartenis al fortikaĵo de Csókakő. En 1685 la turkoj detruis la vilaĝon, baldaŭe la kampoj apartenis al diversaj nobelaj familioj. En 1810 tertremo okazis.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

István Bársony, verkisto naskiĝis en Sárkeresztes.

Fontoj redakti

  • Hungarlingva Vikipedio