Sázava (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sázava (apartigilo)

Municipo Sázava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 2 km oriente de la urbo Lanškroun, laŭlonge de la rivero Moravská Sázava. Transverse en la vilaĝo gvidas la ŝoseo n-ro 315 inter Lanškroun kaj Zábřeh. Vivas ĉi tie 568 loĝantoj (2023).

Sázava
germane Zohsee
municipo
Domoj en Sázava
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sázava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Moravská Sázava
Situo Sázava
 - alteco 395 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 10″ N 16° 38′ 42″ O / 49.90278 °N, 16.64500 °O / 49.90278; 16.64500 (mapo)
Katastro 5,66 km² (566 ha) Sázava u Lanškrouna
Loĝantaro 568 (2023)
Denseco 100,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1294
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547981
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sázava (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obec-sazava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubník, Lanškroun, Žichlínek kaj Albrechtice.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Sázava estas el la jaro 1294 en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li dediĉas sinjorejon Lanškroun kun vilaĝo Sázava, tiam Zasow, al nova monaĥejo en Zbraslav.

Komence de la 14-a jarcento agis en ĉirkaŭaĵo kavaliroj-rabistoj, ĉefe (Hynek el Dubí, Ješek el Šilperk, Jan Vosthub, Petr el Písečná, Bohuněk el Šumperk, Jeník el Žampach). Ili eldevigadis elaĉetmonon, brulsavan monon, rabis la povrajn subulojn.

Nomo de la vilaĝo ofte ŝanĝiĝis. Ĝi estis Zasow, Scazowa, Czsauaw, Zassav, Sazawau , Sazawa, Zasze, Zosau, Zohse, Zohsse, ree Sazawa

En la jaro 1514 Vojtěch el Pernštejn donis al subiĝintaj vilaĝoj, do ankaŭ al Sázava, rajton testamenti senheredan postlasaĵon.

En la jaro 1808 Christian Polykarp Erxleben fondis en Sázava tolproduktan fabrikon kaj blankigejon. Antaŭ la jaro 1858, post morto de la fondinto, la fabriko malprosperis. Ĝi estis rekonstruita ree en muelejon kaj je fabriko pri mebloj. De la jaro 1901 en Sázava estis fabriko pri meblaj ŝtofoj.

En 1850 estis nuligita t.n. patrimonia sistemo, estis nuligitaj sinjorejoj. Ĝis tiu ĉi jaro Sázava apartenis al la sinjorejo Lanškroun kaj poste ĝi estis memstara komunumo.

Vilaĝo Sázava estis en la jaro 1976 kunigita al la urbo Lanškroun. En 1992 ĝi ree memstariĝis kaj bone prosperas.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869595
1880672
1890661
1900588
1910545
1921597
JaroLoĝantoj
1930489
1950369
1961414
1970403
1980520
1991529
JaroLoĝantoj
2001554
2014572
2016572
2017564
2018555
2019563
JaroLoĝantoj
2020569
2021569
2022562
2023568

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Kapelo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1858 kun helpo de la imperiestro. La altaro estas el la duono de 19-a jarcento. Bildo de Sankta Nikolao estas el la unua duono de 19-a jarcento, orgeno el la unua duono de 18-a jarcento.

Statuoj redakti

  • Statuaro de Pietato antaŭ la kapelo troviĝas sur alta prisma soklo kun restoj de pentraĵoj kaj estas datita 1681.
  • Statuaro de Sankta Triunuo apud la ŝoseo devenas el la jaro 1811.

Bibliografio redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.