São Vicente (San-Paŭlio)

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
(Alidirektita el São Vicente (São Paulo))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri brazila urbo en San-Paŭlio. Por informoj pri la samnoma urbo en Norda Rio-Grando, vidu la artikolon São Vicente (Rio Grande do Norte).

São Vicente [saŭn visentj] (foje esperantigita San-Vicento) (oficiale portugale Município de São Vicente (San-Paŭlio)) estas municipo kaj urbo apud Santos en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Santos. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 329 844 loĝantoj sur areo de 148 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 229 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 254 494. La teritorio havas komunan limon kun Cubatão, San-Paŭlo, Praia Grande, Mongaguá, Santos, Itanhaém kaj São Bernardo do Campo.

São Vicente
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Santos
Fondita 1532
Poŝtkodo 11300-000 até 11399-999
Telefonkodo 13
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 329 844  (2022) [+]
Loĝdenso 2 229 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 58′ S, 46° 23′ U (mapo)-23.9664177-46.3861401Koordinatoj: 23° 58′ S, 46° 23′ U (mapo) [+]
Alto 6 m
Areo 148 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
São Vicente (Brazilo)
São Vicente (Brazilo)
DEC
São Vicente
São Vicente
Situo de São Vicente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São Vicente (São Paulo) [+]
vdr

Ĝi estis la unua portugala vilaĝo en la amerika kontinento, fondita en 1532.

Monumenta fonto

La municipo limiĝas kun San-Paŭlo, São Bernardo do Campo kaj Cubatão norde, kun Santos oriente, per la Atlantiko sude kaj kun Praia Grande kaj Mongaguá sudokcidente.

La urbo okupas duonon de insulo São Vicente, kaj la urbo Santos okupas la alian duonon. Sekve Santos kaj São Vicente estas fizike nur unu urbo, kvankam politike kaj kulture rivalaj.

Parto de la municipo estas en la kontinento kaj havas du malsamajn porciojn: la kvartalon Japuí ligita al la cetera urbo per bela ponto konstruita en 1914; kaj la grandan vilaĝon Samaritá.

Historio redakti

Gaspar de Lemos partoprenis en la malkovro de la insulo São Vicente la unuan fojon por eŭropanoj, en la 22-a de januaro de 1502.

En la 22-a de aŭgusto 1532, oni tie realigis la unuan elekton en Ameriko por instaliĝo de la vilaĝa konsilantaro. Tiel fondiĝis la unua portugala vilaĝo en la kontinento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti