Sète

komunumo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sète (stacidomo).

Sète (esperantigita al Seto, antaŭe Cette sɛt; okcitane Seta ˈseta) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la histora regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 44 712 loĝantoj sur areo de 24,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 847 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Sète / Seta.

Seto (Sète, Seta)
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Departemento Hérault
Arondismento Montpeliero
Kantono Sète / Seta
INSEE kodo 34301 [+]
Poŝtkodo 34200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 712  (2021) [+]
Loĝdenso 1 847 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 24′ N, 3° 42′ O (mapo)43.4044444444443.6966666666667Koordinatoj: 43° 24′ N, 3° 42′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 24,21 km² (2 421 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Seto (Sète, Seta) (Hérault)
Seto (Sète, Seta) (Hérault)
DEC
Seto (Sète, Seta)
Seto (Sète, Seta)
Situo de Seto (Sète, Seta)
Seto (Sète, Seta) (Francio)
Seto (Sète, Seta) (Francio)
DEC
Seto (Sète, Seta)
Seto (Sète, Seta)
Situo de Seto (Sète, Seta)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sète [+]
vdr

Ankaŭ nomata “l'île singulière” (“la neordinara insulo” laŭ la poeto Paul Valéry), Seto estas aparta urbo posedanta fortan kulturan identecon, kun siaj tradicioj, sia kuirarto, kaj sia aparta ĵargono. En tiu urbo vivis la artistoj Paul Valéry, Georges Brassens, Manitas de Plata, Jean Vilar, kaj fratoj Di Rosa. Ĝi balanciĝas inter tradicio kaj avangardo.

Ĝis 1927, Seto plurvoje ŝanĝis sian nomon. La nomon oni ŝuldas al la formo de la monteto Saint-Clair videbla el la najbaraj urbetoj, ĉar ĝi pensigas pri baleno aperanta super la maro. El Ceta, Seta, aŭ Cetia en la Mezepoko (laŭ iu hipotezo el la latina cetus, aŭ el la greka kêtos, baleno, same kiel la hispana “Ceuta” situanta sur la maroka marbordo), ĝi dumtempe estis nomita Montmorencette post la konstruo de fortikaĵo fare de la duko de Montmorency. Laŭ alia hipotezo, la nomo fontas el la prahindoeŭropa radiko *set, kiu signifas “monto” [1]. En 1666, dum la reĝado de Ludoviko la 14a, ekas la konstruo de la haveno kaj oni plej ofte skribis Sète, sed ankaŭ Sette aŭ Cette (eldirita [set'] ĉiukaze).

En la komenco de la 18-a jarcento “Cette” fariĝis la oficiala formo; tamen iuj aŭtoroj uzas aliajn skribmanierojn. La 23-an de oktobro 1793, la urbestraro decidis, ke “ĉar ‘Cette’ ambigue samskribiĝas kiel la pronomo” (cette en la franca estas ina formo de la pronomo “tiu”) la nomo de la urbo estu skribita “Sète”. Tamen kelkajn jarojn poste reaperis “Cette” ĝis 1927. La 27-an de aŭgusto 1927, la urbestraro prezidita de la urbestro Honoré Euzet, apogis sin sur la argumentoj prezentitaj en 1793 por peti la nomŝanĝon de la publika potenco. Tiu peto estis kontentigita per dekreto je la 20-a de januaro 1928. Georges Brassens aludas tion en sia kanzono Jeanne Martin.

Geografio redakti

Seto havas maksimuman alton de 176 m super marnivelo. La urbo estas fiŝkapthaveno (havenurbo) kaj kantonĉefurbo, ĉe la Mediteranea maro kaj ĉe la lago de Thau, france Étang de Thau. Ĝis 1927, la literumado de ĝia nomo estis Cette.

 
Plano el 1777
 
Mapo
 
Kelkaj stratoj de la urbo, kanaloj, funkcias kiel haveno

Ekonomio redakti

La haveno de Seto estas unu el la ĉefaj resursoj de la urbo. Ties regado estas respondeco de la regiono Okcitanio kaj la Ĉambro de komerco kaj industrio. La haveno de Sète estas je la 11-a rango de la francaj havenoj kun 3,6 milionoj de tunoj traktataj en 2005. La haveno utilas ankaŭ kiel ligilo kun la landoj de Nordafriko.

Ĝi estas ankaŭ la unua fiŝkapta haveno franca en la Mediteraneo (je franca nivelo estas Boulogne-sur-Mer).

Ĝemelurboj redakti

Esperanto redakti

De 1978 ĝis 2010 okazadis ĉiujare finaŭguste Internacia Semajno[2] kun diversnivelaj kursoj en la feriejo "Le Lazaret"[3]. En aprilo 2011 okazis en tiu sama feriejo Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo[4] en kies kadro SAT-Amikaro kaj Espéranto-France havis siajn ĉiujarajn ĝeneralajn kunvenojn.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Franck R. Hamelin, Les Noms de lieux du département de l'Hérault, nouveau dictionnaire topographique et étymologique, Éd. Lacour, 1988
  2. Internacia Semajno de Esperanto
  3. Le Lazaret
  4. IREM

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti