Sémeries estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Sémeries
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Fourmies ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59562 [+]
Poŝtkodo 59440
Demografio
Loĝantaro 533  (2021) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 4° 0′ O (mapo)50.124.0002777777778Koordinatoj: 50° 7′ N, 4° 0′ O (mapo) [+]
Alto 148 m - 222 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,46 km² (1 346 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Sémeries (Nord)
Sémeries (Nord)
DEC
Sémeries
Sémeries
Situo de Sémeries en departemento Nord
Sémeries (Francio)
Sémeries (Francio)
DEC
Sémeries
Sémeries
Situo de Sémeries en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sémeries [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 533 loĝantoj sur areo de 13,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Fourmies.

Blazono de Sémeries.
Blazono de Sémeries.

Geografio redakti

Sémeries estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Sémeries etendiĝas sur 13,46 km².

La vilaĝo estas trafluata de la rivero Helpe Majeure. Ĝi havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Avesnelles, Etroeungt, Felleries, Flaumont-Waudrechies, Rainsars, Ramousies kaj Sains-du-Nord.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Rémi datiĝas de 1617 : ĝi estas klasifikita kiel monumento historia depost 1948. Ĝia ekstera arkitektura stilo datiĝas de la 19-a jarcento. Apud la preĝejo troviĝas la Dieu de Pitié, malgranda okangula kapelo de 1543 kun statuo de sidita Kristo kun noditaj manoj : ĝi fakte estas maŭzoleo dediĉita al S-ro Hubert Lucarne kaj ties edzino.

La tria Monumento historia de la komunumo estas la kapelo Notre-Dame de Walcourt (18-a jarcento).

Administrado redakti

Sémeries apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti