Sósvertike
Sósvertike [ŝOŝvertike] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye. Sós signifas: sala.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 7960
- Telefonprefikso: 73
Situo redakti
Sósvertike situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, proksime de Dravo, kiu estas ankaŭ la landlimo de Kroatio. Sellye troviĝas 6, Szigetvár kaj Szentlőrinc po 30, Pécs 49, Budapeŝto 248 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio redakti
La unua skriba mencio devenis el 1322 en formo "Wertegey". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Sósvertike migra poŝto servas.