Shimon Wincelberg
(Alidirektita el S. Bar-David)
Shimon WINCELBERG (1924-2004) estis judgermana scenaristo de televido en Usono kaj dramaturgo ĉe Broadway. Li uzis ankaŭ la plumnomojn S. Bar-David, Shimon Bar-David, Simon Wincelberg, Nicholas B., kaj Simon Winvelberg.
Shimon Wincelberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1924 en Kiel |
Morto | 29-an de septembro 2004 (80-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • dramaturgo • verkisto |
Li verkis scenarojn de epizodoj inter aliaj al Naked City, Mannix, The Time Tunnel, Police Woman, Star Trek ("Dagger of the Mind" kaj "The Galileo Seven"), Gunsmoke, Have Gun — Will Travel, Lost in Space, kaj The Paper Chase . Li verkis ankaŭ en la fino de 20-a jarcento al Law & Order.
En 1959 li verkis je Broadway la teatraĵon Kataki, kiuj havis kiel ĉefaktoroj Sessue Hayakawa kaj Ben Piazza.