S/2003 J 18 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

S/2003 J 18
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2003 J 18 vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman kaj aliaj[1]
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 682 998 km[2]
Discentreco 0,1382573[2]
Meza anomaliangulo 220,7° vd
Klinangulo 146,46769°[2] (rilate al la ekliptiko)
Periodo 607,68 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
215,5° vd
Argum. de periapsido 98,15° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 2 km[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman kaj lia teamo, per fotoj faritaj en la observatorio de Mauna Kea. Tiu malkovro estis anoncita[1] la 11-an de aprilo 2003

Ĉar ĝia orbito ne estas nun precize determinata, ĝi havas nur maldaŭran nomon. Estas la dekoka satelito de Jupitero malkovrata en 2003.

Orbito redakti

S/2003 J 18 eble estus ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco ne estas certa, ĉar ĝiaj orbitaj elementoj ne estas sufiĉe precize konataj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj (angle)

Eksteraj ligiloj redakti