S/2004 S 4 estas la maldaŭra nomo de objekto kiu orbitas ĉirkaŭ Saturno proksime de la ringo F. Ĝi estus ĉu satelito de Saturno, ĉu maldaŭra plidensiĝo da polvo.

S/2004 S 4
Natura satelito  de Saturno
satelito de Saturno
Malkovro
Malkovrinto Dr Joseph Spitale
Dato de malkovro 9-a de septembro 2004
Loko de malkovro Usono
Unua superflugo Cassini
(21-an de junio 2004)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso ~ 140 100 km
Discentreco ?
Klinangulo ~ 0°
Periodo 0,618 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 3 al 5 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
?
?
?
?
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo verŝajne 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo ?
Observaj ecoj
Videbla magnitudo ?
vdr

Malkovro redakti

La objekto estis vidata la 9-an de septembro 2004,[1] ĉe la interna rando de la ringo F, far de Dro Joseph Spitale (de la teamo de Carolyn Porco), kiu provis retrovi la objekton S/2004 S 3 sur cassini-aj fotoj de la 21-a de junio 2004[2]. Oni portempe opiniis, ke estus la saman objekton (kies orbito krucus la ringon F), sed S/2004 S 3, pli malfrue retrovita, sekvas iomete malsimilan orbiton: tio, kiu gvidis al la konkludo, ke S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4 estas du apartaj objektoj[3].

S/2004 S 4, se ĝi estas solida objekto, estus interna paŝtist-satelito de la ringo F.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Cassini malkovras ringon kaj unu, eble du, saturnajn objektojn Arkivigite je 2006-10-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. IAUC 8401: S/2004 S 3, S/2004 S 4,, R/2004 S 1 (angle)
  3. IAUC 8432: Sats, RINGS OF SATURN; 2004fc (angle)


Eksteraj ligiloj redakti