SAP SE

(Alidirektita el SAP AG)

La SAP SE (angle Systems, Applications, and Products in Data Processing) estas la plej granda en eŭropo, kaj la kvara plej granda en la mondo, datumbazestra sistemo de komputila programaĵo. La sidejo de SAP SE estas lokita en Walldorf, Germanio.

SAP SE
SAP SE
firmao pri komputila programaronegoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1-a de aprilo 1972 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo SAP AG
Jura formo Eŭropa Kompanio (Societas Europaea)[noto 1]
Fondita en 1972
Fondintoj Dietmar Hopp • Hasso Plattner • Klaus Tschira • Claus Wellenreuther • Hans-Werner Hector vd
Sidejo Walldorf, Baden-Virtembergo, Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Henning Kagermann, Léo Apotheker
Dungitoj 76 986 (fine de 2015)
Spezosumo 20,8 miliardoj da eŭroj (fine de 2015)
Agokampo komputila programaĵo
SAP ERP
ISIN-kodo DE0007164600
Posedata de Klaus Tschira • Ŝtata Pensifonduso • Dietmar Hopp • Hasso Plattner • BlackRock • Hasso Plattner • Klaus Tschira • BlackRock • Dietmar Hopp vd
filiaj kompanioj Business Objects • SuccessFactors • SAP Ariba • Concur Technologies • Fieldglass • KXEN Inc. • Systems Applications and Products in Data Processing (United States) • Systems Applications and Products in Data Processing (Australia) • SAP ČR • Gigya vd
Posedataj kompanioj Sybase • Business Objects vd
TTT www.sap.de, www.sap.com
vdr

La kompanio estis fondita en 1972 en Weinheim de kvin programistoj, kiuj estis iamaj laboristoj de usona komputila kompanio, IBM. Tiuj laboristoj kreis frimaon sub la nomo SAP (Systemanalyse und Programmentwicklung). Ĝia kerna produkto estas programoj por la organizo de la kompleta negoca procezaro de entreprenoj, inkluzive de librotenado, loĝistiko kaj dungitara administrado. Kune kun sistemo Oracle, La sistemo de SAP estas plimulte uzataj en la mondo.

En 2014, SAP AG sanĝis ĝian nomon el SAP AG (Aktiengesellschaft) al SAP SE (Societas Europaea), kiu regulas kaj aktivas en Eŭropunio.[1]

Notoj redakti

  1. La Societas Europaea estas kompanio, kiu aktivas laŭ korporacia juro de Eŭropunio.

Referencoj redakti

  1. Kompania Q&A, SAP.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti