SCSI (angle Small Computer System Interface) estas norma interfaco por translokigi datumojn inter flankaparatoj kaj la komputila buso.

SCSI
emblemo
interfaco • teknika normo
vdr
SCSI-konektiloj

Por ligi SCSI-aparaton al komputilo, kaj la aparato kaj la ĉeftabulo devas havi SCSI-pelilon. Ofte la aparato venas kun SCSI-pelilo sed ĉi tio ne ĉiam okazas, precipe ĉe fruaj aparatoj. SCSI estas tre ofte uzata en diskaparatoj kaj bendregistriloj, sed ĝi ankaŭ interligas ampleksan gamon da aparatoj, inkluzive skanilojn, KD-ROM/DVD-ROM-legilojn, KD/DVD-registrilojn. Fakte la tuta SCSI-normo antaŭenigas sendependecon de aparato, kio signifas, ke teorie io ajn povas fariĝi SCSI (eĉ ekzistas printiloj, kiuj uzas SCSI).

Antaŭe SCSI estis tre populara inter ĉiaj komputiloj. SCSI restas populara en alt-efikaj laborejoj, serviloj kaj altkvalitaj flankaparatoj. Personaj komputiloj kaj tekokomputiloj kutime uzas pli malrapidajn interfacojn ATA/IDE kaj SATA por diskaparatoj kaj USB kaj ankaŭ Firewire, ĉar ĉi tiuj estas pli malmultekostaj.

Ankaŭ estas preparata seria sistemo SCSI, kiu ankaŭ kongruas kun SATA. Tiamaniere SATA-diskoj povas esti konektitaj al kontrolilo SAS (angle Serial Attached SCSI).

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo SCSI en la galega Vikipedio.