SC Braga
SC Braga, plennome Sporting Clube de Braga, estas portugala sporta kaj interalie futbala klubo en la urbo Braga. Ĝi estis fondita la 19-an de januaro 1921. Ĝia stadiono estas la Estádio Municipal de Braga, kiu disponas je 30 154 sidlokoj.
SC Braga | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Sporting Clube de Braga | ||
Fondita | 1921 | ||
Stadiono | Estádio Municipal de Braga Braga, Portugalio | ||
Kapacito | 30 154 | ||
Prezidanto | António Salvador | ||
Trejnisto | Domingos Paciência | ||
Ligo | Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga) | ||
2022/2023 | 43a pozicio | ||
| |||
La klubo aparte famas pro sia profesia vira futbalteamo, kiu estas inter la plej pintaj futbalaj teamoj de la lando. La 18-an de majo 2011 en Dublino (Irlando) tiu teamo atingis la 2-an pozicion de la UEFA-pokalo, malvenkante nur en la finalo kontraŭ la samlanda teamo FC Porto per rezulto 0:1. Tamen ankaŭ klubaj sportistoj de aliaj disciplinoj estas sukcesaj, ekzemple de virina atletiko.