SC Motor Zella-Mehlis

SC Motor Zella-Mehlis estas (ĉefe) vintra sporta klubo de Zella-Mehlis, Germanujo, nun aktivante sur la kampoj de nordia skiado kaj biatlono. Ĝi estis fondita en 1904 kiel Wintersportverein Zella. La klubo portis sian aktualan nomon de kiam ĝi estis (re)fondita en GDR en 1954. Kun kvar oraj, unu arĝento kaj kvin bronzaj medaloj ĉe la Olimpiaj vintraj ludoj, tri oraj, du arĝentaj kaj ok bronzaj medaloj ĉe mondaj ĉampionadoj kaj kvinfoja sukcesego ĉe Vierschanzentournee la asocio nombriĝas inter la plej sukcesaj en tuta Germanujo.

SC Motor Zella-Mehlis
sportoklubo
Komenco oktobro 1954 vd
Lando(j) GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
vdr
Emblemo
klubano Peter Lesser en Oberhof, 1963

Historio redakti

 
flankeniĝo al nevintraj sportoj: luktadokonkurso en Essen en 1950 kie partoprenis ankaŭ anoj de Zella-Mehlis

Post kiam ekzistis mallongdaŭra antaŭula klubo ekde 1897[1] venis solena fondo, la 1-an de oktobro 1904, de Wintersportklub Zella. Temis pri la unua siaspece en Turingio. Post partopreno nur en lokaj konkursoj la klubanoj sukcesis je tutgermanaj okazigoj ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito. Post interrompo la klubaj agadoj estis rekomencitaj en decembro 1918. En februaro 1924 stafeto el Turingio venkis germanan ĉampionecon por la unua fojo.

Post kiam la urboj de Zella kaj Mehlis kunfandiĝis en 1919, la unuiĝo sporta (de Wintersportverein Zella kaj Wintersportvereinigung Mehlis) sekvis kaj naskiĝis Wintersportverein Zella-Mehlis. De la mezo de la 1920-aj jaroj skikuristo Otto Wahl estis la plej grava atleto en la klubo kaj gravis por la tuta nacio. Prezentiĝo ĉe vintraj olimpikoj (1928) kaj aliaj gravaĵoj sekvis.[2]

Post 1945 redakti

Post la Dua mondmilito organizita skiado en Sovetie okupita Germanujero komenciĝis en 1947. En oktobro 1954 estis estinta fondo de SC Motor Jena kiel eostgermana sportocentro (en Jena) kun plura branĉoj. La filio por skikurado, skisaltado kaj nordia kombino troviĝis en Zella-Mehlis.

En la sama jaro, skisaltada trejnisto Hans Renner elpensis la uzon de plastaj matoj por ekzercado dum la tuta jaro estante nekontenta pri rangatinga fiasko de la turingianoj dum la lastpasinta sezono. Tiel metitis fundamenta ŝtono por postaj malfiaskoj de la menciita asocio; en 1954 ili denove partoprenis mondajn konkursojn kaj en 1956 eĉ olimpiajn. Tio iĝis pli kaj pli normala la sekvantajn jarojn. Skisaltisto Helmut Recknagel gajnis olimpike en 1960. En 1961 kaj 1965 Peter Lesser faris skiflugan mondan rekordon de 141 kaj 145 metroj. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la Internacia Kvarsaltejturneo vidis tri venkantojn el Turingio nome Helmut Recknagel (dufoje), Horst Quck kaj Rainer Schmidt (dufoje). En 1980 Veronika Hesse-Schmidt fariĝis la unua skikurada mondĉampionino de germana origino.

Venkinte ĉe Eostgermanaj junularaj ĉampionadoj skiaj de 1964 Reinhard Heß laboris kiel enkluba trejnisto en la 1970-aj jaroj kaj de 1988 kiel ĉeftrejnisto de la GDR-teamo. Inter 1993 kaj 2003 li estis eĉ trejnisto de la nacia teamo de reunuiĝinta Germanlando (DSV).

Biatlono ĉe SC Motor Zella-Mehlis refloris ekde 1997 post la venkoj de Kati Wilhelm. Ŝi deklaritis en 2006 germana atleto de la jaro.

Dopado redakti

En 1985 la eostgermana junulartrejnisto Henner Misersky (* 1940) estis tuj maldungita post rifuzo doni virajn hormonojn kiel dopilon al junaj sportantinojn (inkluzive de sia filino Antje). Post Turniĝo Henner kaj Antje Misersky kampanjis por krimpolicaj priesploradoj de dopado en GDR-sportteamoj kaj honoritis por tiu engaĝiĝo publike.[3]

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo SC Motor Zella-Mehlis en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti