SETI@home (Serĉado de ekstertera inteligento hejme) estas projekto de la volontula komputado fare de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Ĝi uzas multajn komputilojn en privataj hejmoj.

SETI@home
Kampo: Astronomio
Celo: Serĉado de eksterteraj signaloj
Faranto: Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Lando: Usono
Platformo: BOINC
Retejo: http://setiathome.ssl.berkeley.edu
Projekta statuso
Statuso: aktiva
Komenco: 26.06.2004 (malnova platformo: 17. Mai 1999)
Fino: ankoraŭ aktiva
vdr
SETI@home
emblemo
retejoVolontula komputado • Berkeley Open Infrastructure for Network Computing projects • Malfermkoda programaro
Komenco 17-a de majo 1999 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La projekto redakti

Kontraŭe al aliaj SETI-projektoj SETI@Home estas tre malmultekosta projekto. La radioteleskopo de la Arecibo-observatorio, kiu servas por astronomiaj observoj, estas ekipita per aldona radio-ricevilo kaj registras radiosignalojn, dum la teleskopo faras aliajn sciencajn observojn. SETI@home do ricevas grandan kvanton da datoj, sen okupi mem tempon de la teleskopo. Por analizi la amason da datoj estas uzata nur malmulte da propra hardvaro. La komputila laboro estas distribuita al la multaj privataj komputiloj de la SETI@home-membroj.

Per la granda sukceso de SETI@Home la sistemo de distribuita kalkulado per normalaj privataj komputiloj pruvis sian utiligeblon. Entute laboris 5,4 milionoj da komputiloj, ekde 1999 tiuj liveris ĉirkaŭ 2,3 milionojn da kalkuljaroj. La tuta kalkul-povumo estas nun (decembro 2009) ĉirkaŭ 700 teraflopoj. De la tuta komputilaro estas samtempe aktivaj nur 250.000 kaj resendis rezultojn al la centraj serviloj. Ĝis nun ne estis liverita pruvo por ekstertera inteligento.

SETI@Home fariĝis modelo por pliaj projektoj el medicinaj kaj sciencaj kampoj, kiel ekzemple Folding@Home aŭ la Cancer Research Project, kancero-esplor-projekto.

Granda nombro de kompanioj helpas SETI@home-on per komputila laboro kaj donacoj. Inter ili estas la kompanioj Intel kaj Sun.

 
ekrankurteno de la nova SETI@home-kliento kun BOINC
 
ekrankurteno de Astropulse

La softvaro redakti

SETI@home distribuas al la kunlaborantoj du programojn: SETI@home Enhanced kaj Astropulse.

SETI@home Enhanced serĉas en la mallarĝbenda frekvencregiono. Astropulse serĉas mallongajn pulsojn en larĝbenda frekvencregiono. La datoj estas ĉefe kontrolataj per tri testoj:

  • serĉo de gauss-formaj kreskoj kaj malkreskoj de la signaloj kiuj povus esti artefaritaj radio-fontoj
  • serĉo de pulsoj kiuj povus esti diĝitaj elsendoj
  • serĉo de triopoj de pulsoj, unu post la alia

Literaturo redakti

  • E. Korpela, D. Werthimer, D. Anderson, J. Cobb, M. Lebofsky et al.: SETI@home, Massively Distributed Computing for SETI. 1998
  • S. Bowyer et al.: Twenty Years of SERENDIP, the Berkeley SETI Effort: Past Results and Future Plans. Astronomical and Biochemical Origins and the Search for Life in the Universe, C.B. Cosmovici, S. Bowyer, and D. Werthimer, eds., IAU Colloquium No. 161 (Editrice Compositori: Bologna), S. 667, 1996.
  • D. Anderson et al.: Internet Computing for SETI. in Bioastronomy 99: A New Era in Bioastronomy G. Lemarchand and K. Meech, eds., ASP Conference Series No. 213 (Astronomical Society of the Pacific: San Francisco), S. 511, 2000.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti