SNARE estas granda familio de proteinoj, troveblaj en eŭkariotaj ĉeloj. Ili estas tre gravaj pri veziket-transportado (unu el la plej gravaj ĉel-aktivecoj), pro tio ke ili partoprenas en la kunfandiĝo de veziketoj kun la ĉelmembrano aŭ aliaj elementoj (kiel ekzemple lizosomoj). Sen tiuj ĉi proteinoj, transportado de substancoj al la ĉel-supraĵo (aŭ inter organetoj) ne eblus, aŭ devus esti ege malsimila.

Ekzemple, lizosomaj enzimoj devas esti transportitaj de la golĝa aparato al la lizosomoj, kaj ne al la endoplasma retikulo aŭ al mitokondrio. Por ke tio ĉi okazu, la veziketoj devas identigi la membranon de lizosomo, kaj poste kunfandiĝi kun ĝi. La SNARE-proteinoj plenigas tiun ĉi taskon.

Nomo redakti

  • La nomo SNARE estas mallongigo de la angla SNAP Receptors (SNAP-receptiloj).
  • Samtempe SNAP estas mallongigo de la angla soluble NSF attachment protein (solvebla proteino ligita al NSF).
  • NSF estas mallongigo de la angla N-ethylmaleimide sensitive fusion protein (proteino influebla de N-etilmaleimido).
  • N-etilmaleimido estas ĥemia kompozito el maleika acido.

Kategorioj redakti

Distingeblas du kategorioj de SNARE-proteinoj (depende de ilia loko):

  • v-SNARE (aŭ veziketaj SNARE-proteinoj), kiuj estas proteinoj asociitaj al membrano de transport-veziketoj, kaj
  • t-SNARE (kie t venas el la angla target = celo), kiu estas proteinoj asociitaj al membrano de la celita elemento.