Ne konfuzu kun SWAT


esplora ŝipo Planet
Grafiko de konstrua principo

SWATH estas angla mallongigo de Small waterplane area twin hull kio tradukeblas kiel Du-ŝela (-trunka) apenaŭ-akvotuŝa akvoveturilo. Ĝi estas katamaran-simila akva veturilo, kiu havas minimuman kontaktan surfacon al la surfaca akvo kaj havas torpedosimilan subakvan trunkon. La SWATH estas nomebla ankaŭ torpedo-pieda katamaranosvelt-krura katamarano [mankas fonto].

La svelt-krura katamarano estas tre rezista kontraŭ marondado. Ĝin inventis, prezentis en 1938 Frederick George Creed de la Brita Reĝa Mararmeo, patentigis tion en 1946. Ĉe lia inventaĵo troviĝas du torpedoformaj levkorpoj sub la akvosurfaco kaj la superakva platformo baziĝas sur kvar apogiloj. Tiel estiĝas minimuma akvolinia surfaco.

Ĉar la helicoj laboras sur la subakvaj levkorpoj, ne restas sufiĉa loko por aliaj unuoj, tiel oni lokigas la dizelmotoron sur la platformo kaj oni uzas dizelelektran peladon. Ĉe pli grandaj ŝipoj (ekde 40 m), oni povas enmunti dizelmotorojn en la levkorpojn.

Ĉar la svelt-krura katamarano bone toleras la marondojn, oni uzas ĝin ofte ĉe esploraj ŝipoj. Tiuj ŝipoj havas la rapidon de 10-15 knotoj. Mararmeaj, eksperimentaj tipoj povas havi rapidon de ĝis 40-50 knotoj.