La Saŭndersa mevo, Larus saundersi, estas malgranda orientazia mevo. Ĝi estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭndersa mevo
Somera plumaro
Somera plumaro
Vintra plumaro
Vintra plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Saŭndersa mevo 'Larus saundersi'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ChroicocephalusSaundersiKeulemans.jpg
ChroicocephalusSaundersiKeulemans

Disvastiĝo redakti

La specio reproduktiĝas en marbordoj de orienta Ĉinio kaj Suda Koreio, kaj disiĝas el tie vintre al marbordoj, estuaroj kaj akvumitaj terkulturejoj de norda Vietnamio, suda Japanio, ambaŭ Koreioj kaj plej sudorienta Siberio.

Aspekto redakti

Saŭndersa mevo estas malgranda mevo (de 29 ĝis 32 cm) kun blanka korpo, helgrizaj flugiloj (kun nigroblankaj pintoj) kaj nigra kapo kaj nuko (kun blankaj okulaj duonringoj) nur dum la reprodukta sezono. En vosto estas mallarĝa nigra strio. La kruroj kaj la mallonga beko estas nigraj. Nereproduktuloj havas makulgrizajn kapon kaj nukon.

Kutimoj redakti

Tiu specio ne bone naĝas ĉar ili ne havas kompletan reton en piedoj. Ili manĝas en kotejojmarbordaj lagetoj superflugante krabojn kaj aliajn etajn marbestojn. Vintre ili manĝas ankaŭ fiŝojn kaj vermojn.

Ili reproduktiĝas kolonie en salaj marbordaj marĉoj. Nesto estas surgrunda. Paroj estas monogamaj kaj defendas agreseme la teritorion, kvankam estas maltimida kaj ĉasebla specio. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.

Loĝantaro estas nur ĉirkaŭ 5,000 birdoj, do estas minacata specio, kvankam en la unua duono de la 20a jarcento estis komuna. Danĝeroj estas ovokolektado, klimataj malfacilaĵoj kaj perdo de medio pro terkulturado kaj petroleksplorado.

Eksteraj ligiloj redakti