Saŭrono

antagonisto en Legendaro de J.R.R. Tolkien

Saŭrono (en la kvenja lingvo Sauron - hida, abomena) estas fikciulo kreita de J.R.R. Tolkien kaj priskribita en la libroj La Mastro de l' Ringoj kaj Silmariliono. En Silmariliono li estas servanto de Morgoto dum en La Mastro de l' Ringoj li jam aperas kiel la ĉefa malamiko, la mastro de Mordoro. Li estis ankaŭ menciita en La Hobito, kvankam sennome: tie li estas nomita La Nekromanciisto.

Saŭrono
Maiar • rolulo en fantasta filmo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko Silmariliono
La Mastro de l’ Ringoj
La Hobito
Appendices of The Lord of the Rings
Nefinitaj Rakontoj
Informoj
Eble sama Okulo de Saŭrono
Sekso vira
Posedaĵo Unu Ringo, Sep Ringoj de Gnomoj
Okupo fikcia tirano • nekromanciisto
Malamikoj Kunularo de la Ringo • Galadriela • Gil-Galado • Elrondo • Elendilo • Isilduro • Cirdano • Frodo BaginzoGandalfo • Aragorno • Arvena • Sarumano • Éomer • Samsaĝo VatoPeregrino Tjuko • Gajadoko Brandoboko • Boromiro • Faramiro • Teodeno • Eovina • Denetoro
vdr