Tiu ĉi artikolo temas pri la rekonstruita romia fortikaĵo en Hesio (Germanio). En Turingio krome ekzistas samnoma urbo, kiu nun estas parto de la duobla urbo Saalburg-Ebersdorf

La Saalburg [ZA:Lburg] estas muzee rekonstruita romia armea fortikaĵo, en romiaj tempoj parto de la limaj fortikaĵoj inter la romia imperio okcidente kaj la ĝermanaj teritorioj oriente. La fortikaĵo ekestis en la jaro 90 post Kristo kiel simpla tendaro kun protektaj muroj el tero kaj ligno – tiam 200 soldatoj deĵoris ĉi tie. Ĝis la jaro 213 ĝi evoluis al stabila ŝtona fortikaĵo, kun 500 soldatoj, parte piediraj kaj parte surĉevalaj.

Saalburg
castrumarkeologia lokovidindaĵo • romia konstruaĵo
Lando Germanio vd
Situo Bad Homburg
Estiĝo 90
Koordinatoj 50° 16′ 17″ N, 8° 34′ 0″ O (mapo)50.27158.56666Koordinatoj: 50° 16′ 17″ N, 8° 34′ 0″ O (mapo)
Saalburg (Germanio)
Saalburg (Germanio)
DEC
Saalburg
Saalburg
Situo de Saalburg
Map
Saalburg
Parto de Lower German Limes vd
Retpaĝo http://www.saalburgmuseum.de/
vdr
la rekonstruita romia fortikaĵo Saalburg ĉe Bad Homburg

Post kiam la romianoj forlasis la fortikaĵan limon ĉirkaŭ la jaro 260 post Kristo, la disfalinta konstruaĵo ekde la mezepoko utilis kiel ŝtonminejo, ĝis fine meze de la 19-a jarcento komenciĝis arkeologiaj elfosadoj de la areo.

Dum 1892 nacia scienca komisiono komencis sisteme esplori la situon de la romiaj fortikaĵaj konstruaĵoj ĉe la limo inter la Romia Regno kaj Ĝermanio, kaj inter 1897 kaj 1910 laŭ ordono de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a la fortikaĵo Saalburg estis rekonstruita. Rezulte, la Saalburg nun estas la plej amplekse rekonstruita romia fortikaĵo de la mondo.

la rekonstruita romia fortikaĵo Saalburg

Nuntempe la fortikaĵo estas informoriĉa muzeo kun multaj trovaĵoj el tiu kaj multaj proksimaj fortikaĵoj de la regiono. La Saalburg, kiu troviĝas 5 kilometrojn norde de la urboj Bad Homburg kaj Oberursel, pli-malpli 15 kilometrojn nord-okcidente de Frankfurto ĉe Majno, aŭte atingeblas de la aŭtoŝoseoj A 661 (elveturejo Oberursel Nord / Weilburg) kaj A 5 (elveturejo Friedrichsdorf).

Monda heredaĵo de UNESKO

Ekde la 15-a de julio 2005 la eksaj romiaj fortikaĵoj protektaj kontraŭ la ĝermanoj en hodiaŭa sud-okcidenta Germanio (germane Obergermanisch-Rätischer Limes), kaj do ankaŭ la muzea fortikaĵo Saalburg, estas monda kultura heredaĵo de Unesko. Ĝi nomiĝas Limeso.

Palisaro kaj ĉirkaŭfosaĵo

Eksteraj ligiloj redakti

50° 16′ 17.48″ N 8° 33′ 59.97″ O / 50.2715222 °N, 8.5666583 °O / 50.2715222; 8.5666583 (mapo) Koordinatoj: Parametro: "region=" estu "region:"
Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"
Koordinatoj: Parametro: "region=" estu "region:"
Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"