Sabimaj ciferoj estas uzataj en langola skribo. Baze, la sabima havas simplan signon por ĉiu cifero de nul ĝis naŭ. Iliaj aspektoj sekvas sisteman modelon tiel ke signoformo montras ĉu cifero estas pli malgranda aŭ pli granda ol kvin, ĉu estas para aŭ malpara kaj ĉu pli proksimas al kvin ol al nul aŭ dek. Tio estas atingita tiel, ke ciferoj 0, 1, 6 kaj 9 same aspektas sabime kaj "eŭrope" (per "hind-arabaj" ciferoj).

Aldoneblas meze sur la signon kromsigno kiu montras nombron da dekoj. Tio ebligas uzi sabimajn ciferojn por nombroj deksesumaj, sesdekumaj kaj ĝis eĉ centnaŭumaj.

Sabime estas specialaj cifersignoj por nombroj e (= 2,718281828), pi (= 3,14159) kaj i (i kvadrata = -1).