Sabinov

urbo de Slovakio

Sabinov, hungare Kisszeben [kiŝseben], germane Zeben estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en distrikto Sabinov, kies ĉefurbo ĝi estas.

Sabinov
germane: Zeben, hungare: Kisszeben
urbo
Sabinov
Blazono
Oficiala nomo: Sabinov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Čergov
Riveroj
Situo Sabinov
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 22″ N 21° 05′ 08″ O / 49.10611 °N, 21.08556 °O / 49.10611; 21.08556 (mapo)
Areo 23,391295 km² (2 339,13 ha)
Loĝantaro 12 495 (31.12.2008)
Denseco 534,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 083 01
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 525146
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Sabinov
Retpaĝo: www.sabinov.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejaro en Sabinov

Situo redakti

Sabinov situas en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo Prešov-Bardejov, laŭ la fervojo Prešov-Pollando. Košice troviĝas 55 km, Prešov 18 km for de Sabinov.

Historio redakti

La urbo fondiĝis en la 12-a jarcento fare de flandroj. La tataroj detruis ĝin en 1241. La unua mencio devenis el 1248. Tiutempe la loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. En 1299 Andreo la 3-a donacis al la urbo rajtojn pri senimposteco, doganrajto, libera juĝado, ĉasado, fiŝado. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1406 nomumis la urbon libera reĝa urbo. Tiutempe la urbo estis ano de "Pentopolis". En la 16-a jarcento okazis religiaj kaj aliaj bataloj. La urbo detruiĝis, en 1709 la nigra morto teruris. Dum la liberecbatalo en 1849 la loĝantaro fervore apogis la hungarecon, sekve Kossuth nomumis la urbon "fidela". En 1910 en la urbo loĝis 3288 da loĝantoj (1640 slovakoj, 1168 hungaroj, 341 germanoj, 120 rumanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al la distrikto de "Kisszeben", kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1964 tie pretiĝis filmo de Ján Kadár kaj Elmar Klos kun la titolo "Butiko sur korso". En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).

Dum la ĉeĥoslovakia periodo estis en la urbo malliberejo por soldatoj.

Pentopolis redakti

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en la orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Vidindaĵoj redakti

 
Sabinov
 
Hotelo Torysa en Sabinov

Famuloj redakti