Sabloŝprucigo estas metodo, en kiu oni ŝprucigas sablon aŭ alian grajnan aĵon per grandpremo sur surfacon, por purigi tion de rusto, farbaĵoj, aliaj poluaĵoj. Ĉar oni komence uzis nur sablon por tiu tekniko, la nomo ne ŝanĝiĝis, post kiam oni ekuzis ankaŭ aliajn grajnajn materialojn.

Sabloŝprucigo je muro.
Aparato por sabloŝprucigo

Ĉar multaj ŝprucaĵoj estas higroskopaj (akvo-, humidabsorbaj), oni bezonas por la ŝprucado sekan aeron. Tiu tipo de la metodo kaŭzas gravan estiĝon de polvo.

Oni evoluigis ankaŭ metodon (patentigita en 1994), dum kiu oni uzas ŝprucaĵon el grajnetoj kaj akvo (ŝlimo). Tiam oni evitas estiĝon de polvo.

La sabloŝprucigon elpensis en 1870 la usona Benjamin C. Tilghman, kiu estis oficiro en la usona enlanda milito. Li rimarkis domon, kies fenestroj estis senbrilaj. Je lia demando oni respondis, ke ofta forta vento kunportas fajnan kvarcan sablon, kiu damaĝis la vitron. Tio donis al li ideon pri sabloŝprucigo. La unua apliko estis senbrilaj figuroj, pretigitaj sur brila grundo, fono.