Sagan estas franca filmo de Diane Kurys aperinta en 2008. Ĝi estas biografia filmo pri la vivo de Françoise Sagan.

Sagan
filmo
Originala titolo Sagan
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2008, 1 jan. 2009
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Kameraado Michel Abramowicz
Reĝisoro(j) Diane Kurys
Scenaro Diane Kurys
Filmita en Parizo
Muziko de Armand Amar
Rolantoj Sylvie Testud • Pierre Palmade • Lionel Abelanski • Jeanne Balibar • Arielle Dombasle • Agnès Château • Alexia Stresi • Alexis Michalik • Bruno Wolkowitch • Chantal Neuwirth • Guillaume Denaiffe • Gwendoline Hamon • Hélène Arié • Jean-Claude de Goros • Jenny Arasse • Margot Abascal • Mathias Mégard • Silvie Laguna • Victor Sévaux • William Miller • Denis Podalydès • Guillaume Gallienne • Samuel Labarthe • Alain Stern • Rémy Roubakha
IMDb
vdr

Rakonto redakti

En 1958, Françoise Sagan, ankoraŭ ne estas 30-jara. Ŝiaj unuaj romanoj riĉigis kaj famigis ŝin. Ŝi ĝuas facilan kaj tumulto-plenan vivon, ĉirkaŭita de grupo de amikoj. La 8-an de aŭgusto samjare, en kazino de Deauville, ŝi vetas siajn lastajn ĵetonojn sur 8 kaj gajnas monsumon de 8 milionoj da frankoj, dank'al kiu, kelkajn horojn poste, ŝi aĉetas la domon, kiun ŝi luprenis por la somero apud Honfleur. Ne antaŭ-planinte ĝin, ŝi fariĝas bienulo kaj ĵuras, ke neniu iam ajn sukcesos forpeli ŝin de tiu loko. Kial, 40 jarojn poste, ŝi fariĝis nur gasto de tiu loko? Kiujn eventojn la juna prodiĝo de literaturo trapasis por troviĝi ruinigita kaj for de tiuj kun kiuj ŝi forbruligis tiujn jarojn ?

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

  • La filmo devenas de mendo de France 2, por esti ekspluatita ĉe franca televido kiel du epizodoj de po 90 minutoj en septembro 2008 - fakte elsenditaj la 30-an de septembro - Un charmant petit monstre (Ĉarma eta monstro) kaj la 1-an de oktobro - Les bleus à l'âme (La bluoj en la animo) respektive. Post spektado, Luc Besson akiris rajton de ekspluatado en kinejoj, kaj efektivigis novan muntadon de du horoj. Malofte en franca aŭdvida medio, la filmo aperis en kinejoj tri monatojn antaŭ ĝia apero en televido.
  • La fina prezento indikas, ke kvankam la filmo fidele inspiriĝas el la vivo de Françoise Sagan, ĝi malpli fidele respegulas aliajn personojn kiuj ĉirkaŭis ŝin.

Videoteko redakti

Eksteraj ligiloj redakti