Sagay, - tagaloge Lungsod ng Sagay - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Sagay administras resume 25 distriktojn.

Sagay
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 894  (2020) [+]
Loĝdenso 451 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 54′ N, 123° 25′ O (mapo)10.9123.41666666667Koordinatoj: 10° 54′ N, 123° 25′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 330,34 km² (33 034 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sagay (Filipinoj)
Sagay (Filipinoj)
DEC
Sagay
Sagay
Situo de Sagay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sagay, Negros Occidental [+]
vdr
Rivero ĉe Sagay

Etimologio redakti

La loknomo de la urbo devenas de la duonsfera ŝelo nomita "sigay", trovebla en la areo.

Geografio redakti

Sagay situas en norda parto de la insulo, la ekstera distrikto atingas la maron. Sagay limas norde al la maro; la urbo Talisay (Okcidenta Negroso), la komunumo Calatrava sude; urboj Cadiz (Filipinoj) kaj Silay okcidente kaj la urbo Escalante kaj komunumo Toboso oriente.[1]. Cadiz troviĝas 14, Silay 49, Talisay 52, provinca ĉefurbo Bacolod 56, Bago (Filipinoj) 75, Cebuurbo 85, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 95, Kabankalan 120, Calbayog 183, Legazpio (Albajo) 254, ĉefurbo Manilo 488, Kezonurbo 493, Puerto Princesa 528, kilometrojn (aere) [2].

 
Ponto ĉe Sagay

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Sagay estis fondita en 1860 sub nomo vilaĝo Argüelles en la enfluejo de la rivero Bulanon fare de hispana kapitano. Dum la Filipina Revolucio Sagay estis signifa partoprenanto. La malfacile gajnita Unua Filipina Respubliko tamen estis mallongdaŭra, ĉar la lando transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono en 1898. En 1906 nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Sagay. La usona influo donis politikan kaj kulturan aspekton de la loĝantoj. La tera transportado komencis anstataŭi la maran. La unuaj publikaj lernejoj kondukitaj en la angla estis establitaj. Usonaj misiistoj estis senditaj por instrui pli da filipinaj anglaj instruistoj. En 1907 lignomuelejo estis establita. Kvankam oni faris rimedojn por malebligi la detruon de la riĉa arbaro ĉirkaŭ Sagay, la rearbaraj programoj malsukcesis. Poste, la malnovaj arbaraj areoj transformiĝis plejparte en sukerkanajn kampojn kaj iuj en grenkampojn. La establita sukera uzino donis al Sagay alian gravan industrian evoluon en la 1920-aj jaroj. Alvenis multe da enmigrintoj el aliaj provincoj, tial Sagay iĝis fandopoto de etne-malsamaj homoj. Ankaŭ la komerco prosperis. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. Post la liberiĝo la fabrikoj estis detruitaj kaj la ekonomio estis ruinigita, sed poste lernejoj, merkatoj kaj vendejoj estis establitaj spite tion, ke dum la milito multaj mortis. Fine de la 1950-aj jaroj provinca kaj nacia helpoj alvenis, pli da vojoj kaj lernejoj estis konstruitaj, oni plantis kun kokosarbojn kaj sukerkanojn, sed ĉefe la fiŝa industrio evoluis. La komunumo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj kaj akiris similan titolon laŭ filipina klasifikado en 1996.

Ekonomio redakti

Sagay estas agrikultura kaj fiŝkapta urbego kun komerco. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo.

Religio kaj lingvo redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Sagay parolas 2 lokajn lingvojn.

Trafiko redakti

Sagay estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome tie kruciĝas vojo al la marbordo, respektive al interno de la insulo. La haveneto akceptas fiŝkaptistojn.

Klimato redakti

Sagay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2193 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter majo kaj decembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti