Sagujo

ujo por sagoj

Sagujo estas ujo de la paf-arkistoj por teni en ĝi sagojn.

La sagujoj estis pretigitaj el ledo, teksaĵo aŭ ligno (ekz. la buŝmanoj eĉ hodiaŭ el saguja arbo). La teksaĵa sagujo havas kelkfoje poŝetojn.

Oni uzis la sagujon en tri formoj: pendigita sur zonon de la arkisto, sur ties dorso, aŭ sur selo de la ĉevalo. Se oni rajdis, plej bona estis la zon-pendigita formo, sed dum kurado la dorsoportita.