Saharanpur
Saharanpur (hindie: सहारनपुर, urdue: سهارنپور) estas metropolo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo.
Saharanpur | |
Metropolo | |
Lando | Barato |
---|---|
subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Saharanpur |
- alteco | 269 m s. m. |
- koordinatoj | 29° 58′ 00″ N 77° 33′ 00″ O / 29.96667 °N, 77.55000 °O (mapo) |
Loĝantaro | 521 018 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 247 001 |
Telefona antaŭkodo | 132 |
Aŭtokodoj | UP-11 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Saharanpur | |
Retpaĝo: saharanpur | |
Portalo pri Barato |
En la urbo vivas 705 478 loĝantoj sur areo de 46,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 094 loĝantoj/km².
Geografio redakti
Saharanpur etendiĝas en norda parto de la lando. Ĉandigaro troviĝas 140, Delhio 170 km-ojn.
Historio redakti
En tiu loko oni loĝis jam antaŭ 4000 jarojn. Turklingvaj invadoj okazis inter 1018-1033. En la 13-a jarcento la loko apartenis al Sultanlando de Delhio, poste imperiestro Timur akiris la teritorion. Dum regado de mogoloj Saharanpur havis defendan muron kun 4 pordegoj ksaj fortikaĵon. La brita kolonia periodo daŭris inter 1803-1947, dume ofte ribeloj okazis. Pro fondo de Pakistano rifuĝintoj amase alvenis.
Trafiko redakti
En Saharanpur rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La urbo havas stacidomon kaj aŭtovojon.
Klimato redakti
Saharanpur havas subtropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj, ne malvarmaj vintroj kaj musono, (la lasta daŭaras inter junio-septembro). La temperaturo varias inter −1 °C kaj 41 °C). Jare pluvas 1000 mm.
Vidindaĵoj redakti
- botanika ĝardeno
- 195 da temploj