Saint-Aubin (Côte-d'Or)

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin

Saint-Aubin estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Saint-Aubin
komunumo
La preĝejo en la vilaĝo
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Saint-Aubin
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or
Arondismento Beaune
Kantono Ladoix-Serrigny
Komunumaro Beaune Côte et Sud
Situo Marcenay
 - koordinatoj 46° 57′ 4″ N 4° 42′ 37″ O / 46.95111 °N, 4.71028 °O / 46.95111; 4.71028 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 485 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 240 m s. m.
Areo 9,42 km² (942 ha)
Loĝantaro 249 (2012)
Denseco 26,43 loĝ./km²
Urbestro S-ro Gérard Prudhon
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21190
INSEE 21541

Geografia lokigo sur la mapo : Côte-d'Or

Vidu situon de Saint-Aubin kadre de Côte-d'Or
Vidu situon de Saint-Aubin kadre de Côte-d'Or
DEC
Saint-Aubin
Saint-Aubin
Saint-Aubin

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-Aubin kadre de Francio
Vidu situon de Saint-Aubin kadre de Francio
DEC
Saint-Aubin
Saint-Aubin
Saint-Aubin
Vikimedia Komunejo: Saint-Aubin (Côte-d'Or)
Map
vdr

Geografio redakti

La komunumo enhavas la vilaĝon Saint-Aubin kaj la vilaĝeton Gamay.

Loĝantara evoluo
18811962196819751982199019992006200720092012
821318308288281239248266269263249

Historio redakti

 
La kastelo de Gamay

La unua skriba mencio de Saint-Aubin datiĝas de 1147. La preĝejo de Saint-Aubin apartenis tiam al la preĝejo de Bono. La kastelo apartenis al la templanoj kaj post al la duko de Burgonjo.

Vino redakti

Ĉirkaŭ 20 vinberistoj produktas Vinon de "Côte de Beaune" , biodinamikaj metodoj estas ankaŭ uzataj.[1]

La surfacampleksoj pri produktado estas :

  • ruĝaj : 49,38 ha
  • blankaj : 122,74 ha

Kreskaĵaro redakti

Oni trovas Vicia pisiformis, Acer monsspessulanum, Minuartia rubraPlantago sempervirens.

Okazoj redakti

La saint Vincent tournante vina festo, kiu okazas ĉiujare en malsama loko okazos en Saint-Aubin la 25-an kaj 26-an de januaro 2014.

Famuloj redakti

Jacques de Molay vivis en la kastelo de Gamay. Alain Suguenot vivas nun en la kastelo.

Vidindaĵoj redakti

La kirko de Saint-Aubin datiĝas de la 10-a jarcento kaj la kastelo de Gamay datiĝas de la 12-a jarcento. La antaŭromana kirko havas navon kun duobla ĥorejo kaj galerioj.

En la kastelo oni vidas bafometon.

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (2,65 %) en 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti