Saint-Chabrais

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Saint-Chabrais estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 335 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Saint-Chabrais
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Chénérailles
INSEE kodo 23185 [+]
Poŝtkodo 23130
Kodo laŭ INSEE 23185
Politiko
Urbestro S-ro Patrice Morançais
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 335 (1 999)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°07′59″N 2°12′19″O  /  46.13306°N, 2.20528°O / 46.13306; 2.20528 (Saint-Chabrais) (mapo) Koordinatoj: 46°07′59″N 2°12′19″O  /  46.13306°N, 2.20528°O / 46.13306; 2.20528 (Saint-Chabrais) (mapo)
Alto 389 m - 542 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 24,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Chabrais en Francio
46° 07′ 59″ Nordo 2° 12′ 19″ Oriento / 46.1330555556 °N, 2.20527777778 °O / 46.1330555556; 2.20527777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Chabrais [+]
vdr

Geografio redakti

Saint-Chabrais etendiĝas sur 24,94 km², kaj havis 335 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 13 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Chabrais situas je alteco de 542 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Chabrais apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Patrice Morançais, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

Proksime al Saint-Chabrais videblas la kastelo Etangsannes.

Administrado redakti

Saint-Chabrais apartenas al la kantono de Chénérailles, kies ĉefurbo estas Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti