Saint-Hélen

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Saint-Hélen - jen france, prononco [sɛ̃.t‿elɛ̃], bretone Sant-Haelen - estas vilaĝo kaj komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 531 loĝantoj sur areo de 17,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 90 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Les Champs-Géraux, Lanvallay, Pleudihen-sur-Rance, La Vicomté-sur-Rance, Plesder, Saint-Pierre-de-Plesguen kaj Mesnil-Roc'h.

Saint-Hélen / Sant-Haelen
komunumo
vilao de la Begassière
vilao de la Begassière
vilao de la Begassière
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Lanvallay / Lanvalae
INSEE kodo 22299 [+]
Poŝtkodo 22100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 531  (2021) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 28′ N, 1° 58′ U (mapo)48.471111111111-1.9588888888889Koordinatoj: 48° 28′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 17,02 km² (1 702 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Hélen / Sant-Haelen (Côtes-d'Armor)
Saint-Hélen / Sant-Haelen (Côtes-d'Armor)
DEC
Saint-Hélen / Sant-Haelen
Saint-Hélen / Sant-Haelen
Situo de Saint-Hélen / Sant-Haelen
Saint-Hélen / Sant-Haelen (Francio)
Saint-Hélen / Sant-Haelen (Francio)
DEC
Saint-Hélen / Sant-Haelen
Saint-Hélen / Sant-Haelen
Situo de Saint-Hélen / Sant-Haelen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Hélen [+]
vdr

Historio redakti

La paroĥo de Saint-Hélen estis parto de la dekanlando de Dol, kiu estis parto de la episkoplando de Dol, kaj estis konata per la nomo "saint Hélen". La novgotika preĝejo estis difektegita per fajrego la 6-an de januaro 1941.

La Abatejo Notre-Dame du Tronchet rajtis kolekti dekonimpostojn sur la paroĥo[1].

Heraldiko redakti

  Blazono france Écartelé: au premier d'azur au lion passant d'argent surmonté de deux fleurs de lys du même, au deuxième d'argent à la fleur de lys florencée de sable, au troisième d'hermine plain, au quatrième d'azur aŭ trois croissants d'argent ; sur le tout de gueules au château donjonné d'argent, les trois tours couvertes et girouettées du même.
esperante Kvarpartigita: la unua lazura kun arĝenta pasanta leono superata de du lilifloroj samkoloraj, la dua arĝenta kun sabla florhava lilifloro, la tria ermenplena, la kvara lazura kun tri arĝentaj krescentoj; sur la tuto gorĝa kun superstartura kastelo, la tri turoj tegmentitaj kaj ventmontrilaj samkoloraj.
Detaloj
 
restaĵoj de la kastelo de Coëtquen

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Kastelo Coëtquen, el la 15-a jarcento, ruinstata ; uzita kiel fono de la romano "Patira" (1875, ĉiam reeldonita) de "Raoul de Navery", pseŭdonimo de Eugénie Saffray (1829-1885), naskiĝinta en Ploërmel.

En la arbaro Coëtquen :

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

(nekompleta listo)

  • Olivier de Coëtquen, kiu, en 1221, donis kaj testamentis siajn impostenspezojn de Saint-Pierre-de-Plesguen al la Abatejo Notre-Dame du Tronchet[2]
  • Michel Renouard, skribisto kaj universitano, naskiĝinta en Dinan en 1942, tie vivis dum parto de sia infaneco (1949-1957) en la pastrejo de sia onklo Raymond Leforestier (1911-1957), pastro de Saint-Hélen, kaj tie skribis sian unuan romanon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Deklaroj de 1685 kaj 1790
  2. GdC, Pouillé, VI, p. 232, "Mélanges d'histoire et d'archéologie bretonnes", 1-a tomo, paĝo : 38. Bl-Mx, XLI, 622.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti