Saint-Martin VS

komunumo de Svislando
- La mallongigo VS en Saint-Martin VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Martin (apartigilo).

Saint-Martin estas komunumo en la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 895 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
Blazono de Saint-Martin
Kapelo de Sueon, komunumo Saint-Martin
Kapelo de Sueon, komunumo Saint-Martin
Kapelo de Sueon, komunumo Saint-Martin
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 10′ 31″ N 7° 26′ 36″ O / 46.17528 °N, 7.44333 °O / 46.17528; 7.44333 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 31″ N 7° 26′ 36″ O / 46.17528 °N, 7.44333 °O / 46.17528; 7.44333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 895
Areo 37,02 km²
Alteco 1411 m super marnivelo
Poŝtkodo 1969
Komunumkodo 6087
Mapo de Saint-Martin
Mapo de Saint-Martin
Situa mapo de Saint-Martin
vdr

Geografio redakti

La komunumo Saint-Martin situas en la franclingva Suba Valezo, ĉe la orienta flanko de la rivero Borgne, suda alfluanto de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saint-Martin, Eison, La Luette, Liez, Praz-Jean, Suen kaj Trogne, kaj la setlejoj Baule, Eison-La Crêta, Grange Neuve, La Gréferic, Le Colète, Les Flaches, Les Mayens d'Eison, Les Tsijeraches, Lovégno, Ossone kaj Prarion.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,02 km², de kiuj 40,9% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Martin limas en nordo al Mont-Noble, en oriento al Anniviers, en sudo al Evolène, en okcidento al Hérémence, kaj en nordnordokcidento al Vex.

Trafiko redakti

Tra Saint-Martin pasas en la valo apud la bordo de la rivero Borgne la kantona ĉefvojo n-ro 206 de Siono al Evolène. La vilaĝoj sur la valflanko mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ili kondukas konekta vojo de Mont-Noble al la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinioj de Eison kaj de Evolène al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1882 pere de divido de la grandkomunumo Héréns al Evolène kaj Saint-Martin. La unua dokumenta mencio de Saint-Martin datiĝas el la jaro 1224 kiel Sanctum Martinum. En la jaro 1040 la Grafo Ulirko de Lencburgo heredigis sian Senjorujon Mont de Suen al sia nevo Aimo, la episkopo de Siono. En la 12-a jarcento la Saint-Martin apartenis al la senjoroj de Bex kaj la senjoroj de Ayent, kiuj estis vasaloj de Savojo poste apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Valeza Dekono Siono kaj estis dividita en la kvartalojn Suen, Eison kaj La Luette. En la jaroj 1231 ĝis 1798 Sueno estis la sidejo de Majorejo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti