Saint-Nicolas-de-Redon

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio


Saint-Nicolas-de-Redon estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique kaj en la regiono Pays de la Loire.

Saint-Nicolas-de-Redon
komunumo
Enirejo de Saint-Nicolas-de-Redon alvenante de Redon
Blazono
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Saint-Nicolas-de-Redon
Ŝtato Francio Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Arondismento Châteaubriant
Kantono Saint-Nicolas-de-Redon (ĉefurbo)
Interkomunumo komunumoj de la lando de Redon
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Bourg-des-Comptes
 - koordinatoj 47° 38′ 42″ N 02° 3′ 54″ U / 47.64500 °N, 2.06500 °U / 47.64500; -2.06500 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 73 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 22,32 km² (2 232 ha)
Loĝantaro 3 063 (2009)
Denseco 137,23 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Jean-Louis Fougère
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44460
INSEE 44185
Saint-Nicolas-de-Redon (Francio)
Saint-Nicolas-de-Redon (Francio)
DEC
Situo kadre de Francio
Saint-Nicolas-de-Redon (Loire-Atlantique)
Saint-Nicolas-de-Redon (Loire-Atlantique)
DEC
Situo kadre de Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: Saint-Nicolas-de-Redon
Retpaĝo: Retpaĝejo de la lando de Redon
Map
vdr

Geografio redakti

 
Nantaj bovinoj paŝtantaj sur la marĉoj de Saint-Nicolas-de-Redon
Situo

Saint-Nicolas-de-Redon situas sur la maldekstra bordo de la rivero Vilaine, je 1 km sudoriente de Redon en departemento Ille-et-Vilaine, je la limo inter du regionoj : Bretonio kaj Pays de la Loire, kaj tri departementoj : Loire-Atlantique, Ille-et-Vilaine kaj Morbihan.

La najbaraj komunumoj estas Avessac kaj Fégréac en Loire-Atlantique, Rieux kaj Saint-Jean-la-Poterie en Morbihan, Redon kaj Sainte-Marie en Ille-et-Vilaine.

Laŭ la klasadoj faritaj de INSEE, Saint-Nicolas-de-Redon estas urba komunumo, unu el la 4 antaŭurbaj komunumoj de la urba unuo de Redon, kiu apartenas al la urba areo de Redon kaj al la urba spaco de Nantes-Saint-Nazaire (Rigardi al la komunumoj de Loire-Atlantique).

Ĝi estas trairata de la kanalo inter Nantes kaj Brest.

Historio redakti

La nomo de la urbo venas de Saint Nicolas de Rotono[1] je la tempo de la dispartigo de la paroĥo de Avessac. Inter la 16 malnovaj subparoĥoj, 4 konsistigis la komunumon St-Nicolas-de-Redon :

  • Le bourg - Saint-Nicolas kaj Saint-Germain,
  • La Provotaie - Saint-Joseph,
  • Rotz - Sainte-Anne,
  • Quinsignac - Saint-Côme kaj Saint-Damien.

En 1318 dokumento priskribis la malbonagojn de Frato Jean des Voies aŭ de Via, prioro de Saint-Nicolas-de-Redon de la ordeno de sankta Benedikto, kontraŭ la episkopo de Nantes[2].

En la centro de Saint-Nicolas ekzistis ĉe la vojo kapelo konsekrita al sankta Ĝermeno, malkonstruita en 1762[3].

Lokoj kaj monumentoj redakti

 
La preĝejo "Saint-Nicolas"
  • La preĝejo "Saint-Nicolas" (1849), verko de la arkitekto Faucheur kaj metita sub la protekto de sankta Nikolao de Mira. Tiu preĝejo anstataŭas la kapelon de la abatejo Saint-Sauveur de Redon. Ekstarigita ekde la 15-a de Oktobro 1847 sur la loko de malnova tombejo, la preĝejo estis finita kaj benita en la 18-a de Septembro 1849 de Antoine-Matthias-Alexandre Jacquemet, episkopo de Nantes (1803-1869).
  • La kapelo "Sainte-Anne-de-Rotz" (17-a jc – 1860), situanta en "Cour de Rotz". Tiu kapelo, tuŝanta la nobeldomon de Retz, apartenis antaŭlonge al la monaĥoj de la abatejo Saint-Sauveur de Redon. La kapelo estis restaŭrita en 1860 kaj diservoj okazis ĝis en 1959.
  • Restaĵoj de la kapelo de la Madeleine (17-a jc), situantaj fronte al la kapelpastrejo, sur la loko de malnova leprulejo.
  • La kapelo "Saint-Jospeh" (1840), situanta en La Provotaie. Tiu kapelo estis restaŭrita meze de la 1980-aj jaroj.
  • La restaĵoj de la domo de kontrabandisto (17-a jc), situantaj apud la groto de Etriel.
  • La panforno (18-a - 19-a - 20-a jc), situante en La Provotaie.
  • La panforno, situanta en Quinsignac, restaŭrita ekde 1996 de la asocio QAL[4] kaj ĉiam funkcia[5].
  • La parko de la kastelo de Cavardin (19-a jc) (detruita en 1944).
  • La ventmuelejo de Amassé.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Historio de St Nicolas de Redon
  2. Historio de la priorejo de St-Nicolas. Arkivita el la originalo je 2006-12-11. Alirita 2012-02-28.
  3. La subparoĥoj de Avessac. Arkivita el la originalo je 2007-07-11. Alirita 2012-02-28.
  4. Quinsignac Animations Loisirs[rompita ligilo]
  5. Panforno de Quinsignac[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti