Saint-Preux[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1950 en Parizo) estas franca komponisto, pianisto kaj orkestra dirigento. Liaj plej konataj komponaĵoj nomiĝas Concerto pour une voix ["Koncerto por unu voĉo"], Le Piano sous la mer ["La piano sub la maro"] kaj Symphonie pour la Pologne ["Simfonio por Pollando"].

Saint-Preux
Naskonomo Christian Désiré Langlade
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1948 (1948-08-01) (75-jaraĝa)
en 11-a arondismento de Parizo
Ĝenroj klasika muziko
Profesio komponisto, dirigento, pianisto kaj orgenisto
Aktivaj jaroj ekde 1966
Retejo www.saint-preux.fr
Signifa instrumento
piano, orgeno
Persona informo
Naskonomo Christian Désiré Langlade
Aliaj nomoj Saint-Preux • Chris Quartz
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Clémence Saint-Preux
Okupo
Okupo komponistopianisto
TTT
Retejo http://www.saint-preux.fr/
vdr

En aĝo de ses jaroj, li komponis sian unuan verkaĵon por orgeno, kaj de tiam pli ol 300 verkoj konsistigas lian verkaron.

Internacie li ekkonatiĝis en aĝo de 19 jaroj, en 1969 per sia partopreno de la Festivalo de Sopot en Pollando, kie li estis orkestra dirigento en interpreto de sia komponaĵo La Valse de l'enfance ["La valso de la infaneco"]. Li ricevis la premion de la internacia gazetaro en tiu festivalo. Dum la sekvaj jaroj, aparte du komponaĵoj havis publikan sukceson, Concerto pour une voix, kies unuan aŭdigon interpretis la dirigento Danielle Licari, kaj Le Piano sous la mer.

La artisto estis dirigento de multnombraj orkestroj, inter ili la Simfonia Orkestro de Londono, la la Simfonia Orkestro de Pollando kaj la Ĥoraro de Krakovo, la Filharmonia Orkestro de Parizo kaj la la Simfonia Orkestro de Montrealo.

En 2005, reference al sia antaŭa sukcesa verkaĵo li komponis la muzikaĵon Concerto pour deux voix ["Koncerto por du voĉoj"], kiun kante interpretis lia filino Clémence Saint-Preux, tiam 16-jara, kaj la ĥora soloisto Jean-Baptiste Maunier. tiam 14-jara.

Diskaro redakti

  • 1969 Concerto pour une voix
  • 1972 Le Piano sous la mer
  • 1973 La Passion
  • 1974 La Fête triste
  • 1975 Your Hair & Missa Amoris
  • 1977 Concerto pour Piano
  • 1977 Symphonie pour la Pologne
  • 1978 To be or not
  • 1979 Atlantis
  • 1983 Le Piano d'Abigaïl
  • 1991 Phytandros
  • 1994 The Last Opera
  • 1998 Free Yourself
  • 2005 Concerto pour deux voix
  • 2007 Jeanne la romantique
  • 2009 Nocturne pour violon

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Saint-Preux estas pseŭdonimo. La nomo konatas en la literaturo kiel tiu de la vira protagonisto de la romano Julie ou la Nouvelle Héloïse de Jean-Jacques Rousseau, eldonita en 1761.