Saint-Sébastien - Froissart (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
Saint-Sébastien - Froissart [sɛ̃ sebastjɛ̃ fʁwasaʁ] estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas lime de la 3-a kaj 11-a arondismentoj de la franca ĉefurbo.
Saint-Sébastien - Froissart | ||||
---|---|---|---|---|
Alirejo en Bulvardo des Filles-du-Calvaire
| ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 3-a kaj 11-a | |||
Geografia situo | 48° 51′ 38″ N, 2° 22′ 2″ O (mapo)48.8604798732862.3673579096794Koordinatoj: 48° 51′ 38″ N, 2° 22′ 2″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 151 192 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 5-a de majo 1931 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 08-13 | |||
Metro-linio | ||||
Pri la stacio redakti
La nomo de la stacio estas omaĝo al Sankta Sebastiano, kiu estis romia oficiro kaj helpis kristanojn dum la reĝado de Diokleciano, en la 3-a jarcento. La tiel nomita strato Saint-Sébastien estis ĉirkaŭ 1670 la strateto, kiu direktis al la vilaĝo Popincourt.
La dua parto de la nomo aludas al la poeto kaj verkisto Jean Froissart (1337-1400), kiu cetere raportis en siaj "kronikoj" la tiamajn okazaĵojn en Eŭropo.
Historio redakti
La stacio malfermiĝis en 1931 sub la nomo Saint-Sébastien.
Interkonektoj redakti
- RATP 20, 65
Vidu ankaŭ redakti
- Linio 8 de la metroo de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Listo de metrostacioj de Parizo