Saint-Trojan-les-Bains

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio

Saint-Trojan-les-Bains [sɛ̃ tʁoʒɑ̃ le bɛ̃] estas marborda franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi estas la plej suda urbeto de la insulo Oléron. Ĝi havis 1 423 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Saint-Trojan-les-Bains
Strato en la centro de Saint-Trojan-les-Bains
Strato en la centro de Saint-Trojan-les-Bains
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Île d’Oléron
Komunumaro Communauté de communes de l'Île-d'Oléron
Urbestro Pascal Massicot (2014–2020)
Insee-kodo 17411
Poŝtkodo 17370
Demografio
Loĝantaro 1 423 (2012)
Loĝdenso 81,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 51′ N, 1° 12′ U (mapo)45.842222-1.206944Koordinatoj: 45° 51′ N, 1° 12′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 35 m
Areo 17,53 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Saint-Trojan-les-Bains (Charente-Maritime)
Saint-Trojan-les-Bains (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Saint-Trojan-les-Bains (Francio)
Saint-Trojan-les-Bains (Francio)
DEC
Map
vdr

Geografio redakti

 
Situo de Saint-Trojan-les-Bains en la departemento Charente-Maritime.

Saint-Trojan-les-Bains estas turisma banurbo kaj haveno de ostrobredistoj en la sudo de la insulo Oléron. Ĝin ĉirkaŭas la Atlantika Oceano okcidente kaj markolo nomita pertuis de Maumusson sude kaj oriente. La najbaraj komunumoj estas Le Grand-Village-Plage nordokcidente kaj Le Château-d’Oléron nordoriente.

Grandan parton de Saint-Trojan-les-Bains kovras arbaro ĉefe konsistanta el marbordaj pinoj. Plejparte de domoj kaj konstruaĵoj troviĝas okcidente de ĝia teritorio, fronte al la duoninsulo de Arvert, la enfluejo de la rivero Seudre kaj la ponto de Oléron.


Historio redakti

 
La preĝejo de Saint-Trojan

Unue nomita Saint Trojean en 1793, ĝi ricevis sian nunan nomon en 1898. En 1949, parto de la komunumo disiĝis kaj fariĝis Le Grand-Village-Plage[2].

La preĝejo de Saint-Trojan-les-Bains, situanta en la urbocentro apud la urbodomo, estis konstruita en la jaro 1660[2]


Demografio redakti

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
906 913 829 777 835 886 951 882 990
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
972 1 003 1 018 987 980 989 1 038 1 100 1 161
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
1 293 1 268 1 465 1 646 2 038 2 255 2 196 1 376 1 565
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2012
1 473 1 666 1 488 1 275 1 490 1 624 1 495 1 471 1 423
Fontoj: Insee kaj Cassini[2]

Turismo redakti

 
La strando Gatseau

Saint-Trojan-les-Bains estas banurbo; ĝiaj sablaj strandoj allogas turistojn somere.

Unu el la turismaj interesaĵoj estas la trajneto de Saint-Trojan (Le p’tit train de Saint-Trojan), turisma trajno kreita en 1963. Ĝia vojo estas proksimume 6 km longa kaj iras de la urbocentro ĝis la sudaj strandoj tra la arbaro.

Ĝemelurboj redakti

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti