Sajó [ŝajo:] (slovake Slaná) estas la plej granda rivero de orienta Slovakio kaj nordorienta Hungario, alfluanto de Tiso.

Sajó/Slaná
hungare Sajó, slovake Slaná, germane Salza
rivero
Enfluejo ĝis Tiso
Landoj Slovakio Slovakio
Hungario Hungario
Trafluas Regiono Košice Slovakio, Borsod-Abaúj-Zemplén Hungario
Fontrivero
 - situo Stolické vrchy, Slovakio
 - alteco 1 280 m
 - koordinatoj 48° 47′ 53″ N 20° 16′ 05″ O / 48.79806 °N, 20.26806 °O / 48.79806; 20.26806 (mapo)
Enfluejo Tiso
 - situo apud Tiszagyulaháza, Hungario
Suma longo 229,4 km (143 mi)
Suma akvokolektejo 11 900 km² (1 190 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 14,5 /s
 - maksimuma 72,0 /s
 - minimuma 0,80 /s
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
Vikimedia Komunejo: Sajó
Map
Sajó ĉe Sajónémeti

Sajó fontas en Slovakio, en la Malsupra Tatro, proksime de Dobšiná. La slovaka parto longas 110 km, grava urbo apud ĝi estas Rožňava. La rivero trapasas la limon ĉe Sajópüspöki. La hungara parto longas 125 km, kun gravaj apudaj urboj kiel Kazincbarcika kaj Miskolc. Ĝi alfluas la Tison ĉe Tiszaújváros.

Alfluantoj de la Sajó estas river(et)oj Rima, Bódva, Hernád kaj Takta kaj rojoj Hangony, Bán, Szuha kaj Szinva. La akvokolekta areo estas 5545 km2.

Akvonivelaj indikiloj: Rožňava, Lenartovce, Sajópüspöki, Felsőzsolca.

Tiu rivero estis tre poluita dum la socialisma epoko pro la apudaj malpezindustriaj fabrikoj.