Sakramento (Mormonismo)

La Sakramento, en la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, estas la termino por la rito, ĝenerale solenata ĉiudimanĉe, en kiu post pastra konsekrado oni distribuas al la kunvenintoj panon kaj akvon kiel simbolojn de la repaciga sinofero de Jesuo Kristo. La "Sakramenta Kunveno" estas la plej kerna Diservo de la Mormona semajno. Nur pastroj (de aŭ la aarona aŭ la melkicedeka ordeno) povas konsekri la simbolojn, sed ankaŭ diakonoj kaj instruistoj partoprenas en la distribuado. La eklezio permesas, ke nemembroj ricevu la panon kaj akvon, sed ne kredas ke tio havas religian valoron.