Salah GHANEM (naskiĝis 1933) estas libana esperantisto, profesoro, psikologo, grafologia jurspertulo ĉe tribunaloj kaj honora membro de UEA (2003).

Li naskiĝis en Libano. Esperanton li lernis en 1960; pioniro de la movado en Libano, kies landan asocion li prezidis dum pluraj jaroj. Li eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984) ; prezidanto de alta komitato por festi la centjariĝon de Esperanto (1987) kaj membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).